€7,18
Sciencfikcia romano, verkita originale en Esperanto, de du el niaj elstaraj verkistoj, Julia Sigmond kaj Sen Rodin:
Libazar' estas gemela planedo de Tero en Galaksio PU-44422. Gi estas samtempe la sola insulo de tiu planedo, cirkau kiu etendigas nur oceano. Gi dividigas en kvar Kantonojn: Nigraburgo, Taulagopo, Matagino (kunigintaj en la Libazara Federacio), kaj Vanavaro.
Tero kaj Libazar' diferencas unu de la alia i.a. lau kutimoj, legoj, teknologiaj kaj psikaj kapabloj. La fantaziplena romano ne nur pentras la vivojn de grupoj da teranoj kaj da libazaranoj kaj sekvas iliajn aventurojn dum dramecaj eventoj en iliaj vivcirkonstancoj, sed ankau konektas ambau planedojn en surpriza maniero...